Ni solidare subtenas demokration: deklaro de la Mondaj Verduloj. | Global Greens

You are here

Ni solidare subtenas demokration: deklaro de la Mondaj Verduloj.

Credit: Michael Mandiberg
Credit: Michael Mandiberg

Demokratio estas fundamenta valoro de verdaj politikoj.

La Mondaj Verduloj montras sian solidarecon kun ĉiuj, kiuj celas atingi kaj konservi la fundamentajn homajn rajtojn, kiuj estas gravigitaj en demokratio.

Ni mondskale vivas pivotan momenton.

En Belorusujo, civitanoj tra la lando staras por postuli justajn elektojn fronte al brutala ŝtata subpremo.

En Libano, la homoj leviĝas pro la detruo de la vivo kaj la urbo, por postuli la finon de politika korupto kaj la komencon de vera demokrata respondeco.

En Hongkongo, la fundamentaj rajtoj pri esprimo, kunveno kaj demokratio estas perforte subpremitaj de la ŝtato. Malgraŭ la risko de persekutado, la homoj daŭre defendas siajn homajn rajtojn kaj memdecidon.

En Afriko, civitanoj kaj politikistoj estas silentigitaj, arestitaj kaj eĉ mortigitaj pro esprimado de ilia malkontento pri la KOVIM-19 mezuroj kaj ilia opozicio al falsaranĝitaj elektoj, kaj tamen la homoj persistas kontraŭ la misuzo de ŝtata povo.

En la Amerikoj, multaj nacioj longe frontis demokratiajn krizojn kaŭzitajn de markita kresko de aŭtoritata politiko. Al tio aldoniĝas la jarcent-jara malobservo de la rajtoj de indiĝenaj popoloj, la daŭra depredado de kontinenta mega-diverseco - la Amazono estante simbola ekzemplo de ĝia graveco - kaj la konstanta kaj murdema persekutado de defendantoj de naturo kaj homaj rajtoj.

La Verduloj solidare subtenas ĉiujn defendantojn de demokratio kaj de niaj universalaj homaj rajtoj. Via lukto estas nia lukto.

Ni estas unuiĝintaj kiel tutmonda familio kun komuna estonteco kaj aspiroj al daŭripovo. Ni kuniĝas al vi en via lukto kaj sendas al vi mesaĝon de persistemo, espero kaj memfido.

Credit: Michael Mandiberg

Federaciones de los Verdes Global

Get Involved

Social Networks